En la ekspozicio “Sekretaj laboroj”, montrata en la Donostia1 librejo Kaxilda [prononcu kaŝilda], videblas dudek laboraĵoj de la ĵurnalisto kaj artisto Zehra Doğan, realigitaj subtere.
Zehra estas enkarcerigita fare de Turkio.
Zehra Doğan restas enprizonigita, ĉar ŝi faris pentraĵon. Ŝi estas ĵurnalisto kaj artisto, naskiĝinta en Norda Kurdio.2Same kiel ŝian ĵurnalistan laboron, ŝi utiligas ŝian arton por montri la realecon de la kurda popolo. Ŝi estiĝis ikono de la politika persekuto kontraŭ la kulturo en la lastaj jaroj, kaj ekzistas internacia movado, kiu postulas ŝian liberigon. Tial, kunlabore kun la reta gazeto Kedistan, la donostia librejo Kaxilda ekzpozicias kopiojn de dudek el ŝiaj pentraĵoj. Ili estas faritaj subtere, uzante ĵurnalfoliojn kiel tolon. La ekzpozicion oni nomis “Sekretaj laboroj”, kaj ĝin oni malfermis hieraŭ. Manke de la artisto, la inaŭguron ĉeestis la muzikisto Ali Haydar İşcen kaj la poeto Yohann Villanua. Eblos ĝin viziti dum la venontaj kvin semajnoj.
Zehra naskiĝis en Amedo, en 1989. Ŝi licenciiĝis pri belartoj kaj serĉis sian oficon en la ĵurnalismo. Kune kun aliaj ĵurnalistinoj ŝi fondis en 2013 la novaĵagentejon JINHA, ne hazarde iun 8‑an de marto. Ne hazarde, ĉar ĝi estis projekto konsistigita nur de virinoj kaj kies akso estis pritrakti la informojn el feminisma vidpunkto. La agentejo rapide etendiĝis en Norda kaj Suda Kurdioj,3sed en 2016 la turka registaro ĝin fermis, same kiel ĝi tion faris kun aliaj pli ol cent amaskomunikiloj. Tamen, Zehra daŭre denuncadis la ŝtatan perforton kontraŭ la kurda popolo kaj montris la situacion de la virinoj. Ŝi estis el la unuaj, kiuj kolektis atestojn de jazidaj virinoj sekse sklavigitaj de la Islama Ŝtato, kaj pro tio ŝi ricevis en 2015 la ĵurnalismopremion Metin Göktepe.
Tiam oni ŝin akuzis esti membro de kontraŭleĝa organizaĵo, kaj tiel ŝi estis unuafoje enkarcerigita. Decembre de 2016 ŝi estis provizore elkarcerigita. Sed post nelonge ŝi estis denove kondamnita, ĉar ŝi montris en pentraĵo la detruon de Nisebino (Nisêbin) – inter 2015 kaj 2016 ĝi estis loko de gravaj konfrontiĝoj inter ties kurdaj loĝantoj kaj la turka armeo–. Ŝi pentris laŭ la bildo de la fotisto Refik Tekin, montrante la urbon detruitan de la tankoj, kaj elstarigante per viva ruĝo la turkajn flagojn ĉe la konstruaĵoj, kiuj restis starantaj. La bildo disvastiĝis tra interreto kaj ricevis fortan eĥon, kaj, kiam ĝi atingis la okulojn de la turka registaro, oni procesis Zehra Doğanon kaj ŝin kondamnis pro “terorisma propagando”. “Oni kondamnis min je du jaroj kaj dek monatoj da karcero nur pro tio, ke mi pentris turkajn flagojn sur la domruboj. Tion detruis ili, mi nur pentris la rezulton”, ŝi skribis en ŝia tviter-konto.
Koninte la verdikton ŝi kaŝis sin ĉe geamikoj. Ŝi daŭre laboris subtere de marto ĝis la 12‑a de junio de 2017, kiam oni ŝin arestis; kaj ĝuste el tiu periodo estas la pentraĵkopioj, kiujn oni ekspozicias en Kaxilda. Ŝi prenis foliojn de la ĵurnaloj, kiuj informis pri la okazintaĵoj en Kurdio, kaj per bildoj ŝi rerakontis, kion diris la subaj vortoj, alportante vivkoloran rakontadon sur la blankonigro. Videblas krioj, korpduonoj, sangelverŝoj, protestantaj homoj, detruitaj loĝejoj. “Ĝi estas kartografio de la hororo”, laŭ vortoj de la Kaxilda-anoj. “Ni preferus, se estus la originaloj, sed tiuj estas en bonaj manoj, for de la turka cenzuro”, klarigis Dario Malventi, ano de la librejo. Tamen, Malventi negravigis la fakton, ke ili ne estas originalaĵoj. “Kio interesas al ni, estas montri la realecon de batalanta komunumo. Ofte ŝajnas, ke oni nenion povas fari, kaj tiu ĉi estas maniero tion fari. Kio valoras, estas la rakontado, kiun formas Zehra; kiel la kreado povas formi novajn rakontadojn.” Cristina Martinez, membro de Kaxilda, substrekis la “ĉefan rolon”, kiun ludas la kreokapablaj fortoj en ekstremaj situacioj “La kreadekzerco estiĝas pluvivadekzerco.”
Zehra plenumos sian kondamnon en februaro, sed, kiel diris Malveti, oni estas “liganta kondamnon kun alia” al ŝi, kaj “ŝi eliros kun la risko denove reveni karceren”. Dume, Zehra Doğane daŭre pentras. “Kompreneble, ŝi ne havas la necesajn materialojn. Ŝi utiligas ion ajn: birdfekaĵon, nutraĵojn, menstruan sangon…”, klarigis Martinez. Ankaŭ ŝi daŭre organizas ŝian revenon al la ĵurnalistlaboro; kune kun aliaj virinoj ŝi kreis la ĵurnalon Özgür Gündem — Zindan.4
“Miloj da Zehra”
Oni volas utiligi la ekspozicion precipe por videbligi la rezistadon de la kurda popolo. “Estas miloj da Zehra”, substrekis Malventi. “La kurda lukto frakasis la ideon de unu nacia identeco kaj difinis la lukton kiel kunlaboradon inter la popoloj; tio estas kialo, por ke ni engaĝiĝu je ĝi, ĉar pli interesas al ni iu kontraŭŝtata lukto.” Ankaŭ oni volis renkontigi la kurdan komunumon de Eŭskio, “logante” ĝin per la ekspozicio. Krom ĝi, la 12-an de decembro oni montros la dokumentfilmon de Karlos Zurutuza Irakeko kurduak, bizitza bazterbidean,5kaj estos debato kun la ĵurnalisto Manuel Martorell kaj la asocio Suargi.
Aŭtoro: Itziar Ugarte Irizar
Originale aperis en la eŭska ĵurnalo Berria la 29-an de Novembro 2018‑a.
LEĜO ALSO Zehra Doğan, hechicera del fuego Speciala dosiero Zehra (multilangual)
Tradukis: NXC. Decembro 2018‑a. Provlegis: DS.