En la ekspozi­cio “Sekre­taj laboroj”, mon­tra­ta en la Donos­tia1 libre­jo Kax­il­da [pronon­cu kaŝil­da], vide­blas dudek lab­o­raĵoj de la ĵur­nal­is­to kaj artis­to Zehra Doğan, realig­i­taj subtere.

Zehra estas enkarce­rigi­ta fare de Turkio.


Zehra Doğan restas enpri­zonigi­ta, ĉar ŝi faris pen­traĵon. Ŝi estas ĵur­nal­is­to kaj artis­to, nask­iĝin­ta en Nor­da Kur­dio.2Same kiel ŝian ĵur­nal­is­tan laboron, ŝi utili­gas ŝian arton por mon­tri la reale­con de la kur­da popo­lo. Ŝi estiĝis ikono de la poli­ti­ka perseku­to kon­traŭ la kul­turo en la las­taj jaroj, kaj ekzis­tas inter­na­cia mova­do, kiu pos­tu­las ŝian liberigon. Tial, kun­la­bore kun la reta gaze­to Kedis­tan, la donos­tia libre­jo Kax­il­da ekzpozi­cias kopi­o­jn de dudek el ŝiaj pen­traĵoj. Ili estas far­i­taj sub­tere, uzante ĵur­nal­fo­lio­jn kiel tolon. La ekzpozi­cion oni nomis “Sekre­taj laboroj”, kaj ĝin oni malfer­mis hier­aŭ. Manke de la artis­to, la inaŭguron ĉeestis la muzik­isto Ali Hay­dar İşc­en kaj la poe­to Yohann Vil­lan­ua. Eblos ĝin viz­iti dum la venon­taj kvin semajnoj.

Zehra nask­iĝis en Ame­do, en 1989. Ŝi licenci­iĝis pri belar­toj kaj serĉis sian ofi­con en la ĵur­nal­is­mo. Kune kun ali­aj ĵur­nal­isti­noj ŝi fondis en 2013 la novaĵa­gen­te­jon JINHA, ne haz­arde iun 8‑an de mar­to. Ne haz­arde, ĉar ĝi estis pro­jek­to kon­sistigi­ta nur de viri­noj kaj kies akso estis pri­trak­ti la infor­mo­jn el fem­i­nis­ma vid­punk­to. La agen­te­jo rapi­de etendiĝis en Nor­da kaj Suda Kur­dioj,3sed en 2016 la tur­ka reg­is­taro ĝin fer­mis, same kiel ĝi tion faris kun ali­aj pli ol cent amasko­mu­nikiloj. Tamen, Zehra daŭre denun­cadis la ŝtatan per­for­ton kon­traŭ la kur­da popo­lo kaj mon­tris la situa­cion de la viri­noj. Ŝi estis el la unuaj, kiuj kolek­tis atesto­jn de jazi­daj viri­noj sekse sklavig­i­taj de la Isla­ma Ŝta­to, kaj pro tio ŝi rice­vis en 2015 la ĵur­nal­is­mo­premion Metin Göktepe.

 

Tiam oni ŝin akuzis esti mem­bro de kon­traŭleĝa orga­ni­za­ĵo, kaj tiel ŝi estis unuafo­je enkarce­rigi­ta. Decem­bre de 2016 ŝi estis provi­zore elka­rce­rigi­ta. Sed post nelonge ŝi estis den­ove kon­damni­ta, ĉar ŝi mon­tris en pen­traĵo la detruon de Nise­bi­no (Nisêbin) – inter 2015 kaj 2016 ĝi estis loko de gravaj kon­fron­tiĝoj inter ties kur­daj loĝan­toj kaj la tur­ka armeo–. Ŝi pen­tris laŭ la bil­do de la fotis­to Refik Tekin, mon­trante la urbon detru­i­tan de la tankoj, kaj elstari­g­ante per viva ruĝo la turka­jn flago­jn ĉe la kon­stru­aĵoj, kiuj restis staran­taj. La bil­do dis­vastiĝis tra inter­re­to kaj rice­vis for­t­an eĥon, kaj, kiam ĝi atingis la oku­lo­jn de la tur­ka reg­is­taro, oni pro­ce­sis Zehra Doğanon kaj ŝin kon­dam­nis pro “teror­is­ma pro­pa­gan­do”. “Oni kon­dam­nis min je du jaroj kaj dek mona­toj da karcero nur pro tio, ke mi pen­tris turka­jn flago­jn sur la dom­ruboj. Tion detru­is ili, mi nur pen­tris la rezul­ton”, ŝi skribis en ŝia tviter-konto.

Kon­inte la verdik­ton ŝi kaŝis sin ĉe geamikoj. Ŝi daŭre laboris sub­tere de mar­to ĝis la 12‑a de junio de 2017, kiam oni ŝin arestis; kaj ĝuste el tiu peri­o­do estas la pen­traĵko­pi­oj, kiu­jn oni ekspozi­cias en Kax­il­da. Ŝi pre­nis folio­jn de la ĵur­naloj, kiuj informis pri la okaz­in­taĵoj en Kur­dio, kaj per bil­doj ŝi rerakon­tis, kion diris la sub­aj vor­toj, alpor­tante vivkoloran rakon­ta­don sur la blankon­i­gro. Vide­blas kri­oj, kor­p­duonoj, san­gelverŝoj, protes­tantaj homoj, detru­itaj loĝe­joj. “Ĝi estas kar­tografio de la horo­ro”, laŭ vor­toj de la Kax­il­da-anoj. “Ni preferus, se estus la orig­i­naloj, sed tiuj estas en bonaj manoj, for de la tur­ka cen­zuro”, kla­rigis Dario Mal­ven­ti, ano de la libre­jo. Tamen, Mal­ven­ti negravigis la fak­ton, ke ili ne estas orig­i­nalaĵoj. “Kio intere­sas al ni, estas mon­tri la reale­con de bata­lan­ta komunumo. Ofte ŝaj­nas, ke oni nenion povas fari, kaj tiu ĉi estas maniero tion fari. Kio val­o­ras, estas la rakon­ta­do, kiun for­mas Zehra; kiel la krea­do povas for­mi nova­jn rakon­ta­do­jn.” Cristi­na Mar­tinez, mem­bro de Kax­il­da, sub­strekis la “ĉefan rolon”, kiun ludas la kreoka­pablaj for­toj en ekstremaj situa­cioj “La kread­ekz­er­co estiĝas pluvivadekzerco.”

Zehra plenu­mos sian kon­damnon en feb­ru­aro, sed, kiel diris Mal­veti, oni estas “lig­an­ta kon­damnon kun alia” al ŝi, kaj “ŝi eliros kun la risko den­ove reveni karceren”. Dume, Zehra Doğane daŭre pen­tras. “Kom­preneble, ŝi ne havas la nece­sajn mate­ri­alo­jn. Ŝi utili­gas ion ajn: bird­fekaĵon, nutraĵo­jn, men­stru­an san­gon…”, kla­rigis Mar­tinez. Ankaŭ ŝi daŭre orga­ni­zas ŝian revenon al la ĵur­nal­ist­laboro; kune kun ali­aj viri­noj ŝi kreis la ĵur­nalon Özgür Gündem — Zin­dan.4

Miloj da Zehra”

Oni volas utili­gi la ekspozi­cion precipe por vide­bli­gi la rezis­ta­don de la kur­da popo­lo. “Estas miloj da Zehra”, sub­strekis Mal­ven­ti. “La kur­da luk­to fraka­sis la ideon de unu nacia iden­te­co kaj difi­nis la luk­ton kiel kun­lab­o­radon inter la popoloj; tio estas kia­lo, por ke ni engaĝiĝu je ĝi, ĉar pli intere­sas al ni iu kon­traŭŝ­ta­ta luk­to.” Ankaŭ oni volis renkon­ti­gi la kur­dan komunumon de Eŭskio, “logante” ĝin per la ekspozi­cio. Krom ĝi, la 12-an de decem­bro oni mon­tros la doku­ment­fil­mon de Kar­los Zuru­tuza Irakeko kur­d­u­ak, biz­itza bazter­bidean,5kaj estos deba­to kun la ĵur­nal­is­to Manuel Mar­torell kaj la aso­cio Suargi.

Aŭtoro: Itziar Ugarte Irizar
Orig­i­nale aperis en la eŭs­ka ĵur­na­lo Berria la 29-an de Novem­bro 2018‑a.

LEĜO ALSO Zehra Doğan, hechicera del fuego
Speciala dosiero Zehra (multilangual)

Tradukis: NXC. Decem­bro 2018‑a. Provlegis: DS.

Vous pouvez utiliser, partager les articles et les traductions de Kedistan en précisant la source et en ajoutant un lien afin de respecter le travail des auteur(e)s et traductrices/teurs. Merci.
Kedistan’ın tüm yayınlarını, yazar ve çevirmenlerin emeğine saygı göstererek, kaynak ve link vererek paylaşabilirisiniz. Teşekkürler.
Ji kerema xwere dema hun nivîsên Kedistanê parve dikin, ji bo rêzgirtina maf û keda nivîskar û wergêr, lînk û navê malperê wek çavkanî diyar bikin. Spas.
You may use and share Kedistan’s articles and translations, specifying the source and adding a link in order to respect the writer(s) and translator(s) work. Thank you.
Por respeto hacia la labor de las autoras y traductoras, puedes utilizar y compartir los artículos y las traducciones de Kedistan citando la fuente y añadiendo el enlace. Gracias.
Auteur(e) invité(e)
Auteur(e)s Invité(e)s
AmiEs con­tributri­ces, con­tribu­teurs tra­ver­sant les pages de Kedis­tan, occa­sion­nelle­ment ou régulièrement…